Deprecated: The each() function is deprecated. This message will be suppressed on further calls in /home/zhenxiangba/zhenxiangba.com/public_html/phproxy-improved-master/index.php on line 456 Deĉifri krudajn ciferecajn fotojn en LinuksoReen al la hejmpaĝo de Dejv Koffin
La vortprovizo de tiu ĉi paĝo sekvas laŭeble la
Komputadan Leksikonon de Sergej Pokrovski.
Bonvenon! Se vi sindemandas kiel konekti ciferecan fotilon
kaj deŝuti bildojn al Linuksa komputilo, iru al la
hejmpaĝo de gPhoto.
Mia softvaro traktas bildojn jam deŝutitajn.
Se vi fotas al JPEG-dosieroj, vi tute ne bezonas mian
softvaron. La bildo estas jam traktita interne de la fotilo.
Preskaŭ ĉiu cifereca fotilo fabrikita ekde 1997 skribas
JPEG-on, do kial oni volus fari aliel?
Nu, spite la oportuneco kaj universaleco de JPEG, estas unuj
malavantaĝoj. JPEG estas perda formato -- por ŝtopi grandan
bildon en malgrandan dosierojn, multe da informo forĵetiĝas.
Tial mezrangaj kaj luksaj fotiloj proponas alternativon:
Kruda, netraktita lumsensila datumo, por kiu la fotilo-fabrikisto
provizas specialan deĉifran softvaron.
Kompreneble, tiu softvaro estas nur por Vindozo kaj Makintoŝo,
sen fontkodo. Do ĝi senutilas al uzantoj de aliaj operaciumoj,
al programistoj esperantaj projekti pli bonan interpolan
algoritmon, kaj al historiistoj naskotaj en mondon kie Vindozaj
komputiloj ekzistos nur en muzeoj.
Do jen mia misio: Verku kaj daŭrigu ANSI C programon kiu
deĉifras iun ajn krudan bildon el iu ajn fotilo sur iu ajn
komputilo rulanta iun ajn operaciumon.
Tiu programo nomiĝas dcraw
(prononcu "do-co-raŭ"), kaj ĝi nun estas norma ilo en
kaj ekster la mondo de Libera Softvaro. Ĝi estas mallonga
(ĉirkaŭ 7000 liniojn), portebla (uzante nur normajn C
bibliotekojn), libera, senpaga, kaj lerte uzata, ĝi donas
pli bonan rezulton ol la iloj provizataj de la fotilo-fabrikisto.
Jen resumo de mia kariero.
Mi faras sendependan konsiladon rilate al dcraw, kaj mi ankaŭ
haveblas por plentempa softvara laboro en nordorienta Usono.
Mi atingeblas ĉe dcoffin heliko cybercom punkto net.
Mia Kodo
Se ne diriĝas aliel en la fontkodo, miaj programoj estas
liberaj por ĉia uzado, kvankam mi ŝatas ricevi agnoskon.
Donacoj ankaŭ bonvenas, se vi enspezas monon per mia kodo.
Noto al Linukso-distribuantoj: La solaj ruldosieroj
instalataj el dcraw pakaĵo estu "dcraw", "clean_crw", kaj
eble "fuji_green", "fujiturn", kaj "fujiturn16". Aliaj
programetoj miaj estas danĝeraj, kaj instaliĝu nur en
"dokumenta" dosierujo sen rulpermeso.
dcraw.c -- deĉifras krudajn fotojn, eltiras
bildetojn, kaj montras pridatumon Ĝi apogas 318 fotilojn je lasta nombrado.
Tradukigu per "gcc -o dcraw -O4 dcraw.c -lm -ljpeg -llcms"
aŭ "gcc -o dcraw -O4 dcraw.c -lm -DNO_JPEG -DNO_LCMS".
Rulu sen parametroj por vidi helpan mesaĝon.
Ne plendu, ke 16-bita eligo tro malhelas -- legu la
OD-ojn!
UNIXa manpaĝo por dcraw Jen la oficiala uzula dokumento por dcraw. Ĝi ĉiam
priskribas la plej lastan version.
rawphoto.c -- simpla modulo por GIMP 1.2 & 2.0 Instalinte "dcraw",
faru "gimptool --install rawphoto.c".
Mia modulo provizas simplan dialogon por ŝargi krudajn fotojn
en la Gimp-on.
Udi Fuchs
kaj
Joseph Heled
kreis multe pli kapablajn modulojn, kun realtempa antaŭvido,
histogramoj, kaj kolor-kurboj.
clean_crw.c -- purigu dosierojn "Canon CRW" Savitaj CRW-dosieroj ofte havas rubaĵon aldonitan ĉe la finoj,
kio igas ilin nelegeblaj. Tiu ĉi programo sendanĝere purigas
CRW-dosierojn.
Por aldoni alian lingvon, sendu al mi tradukojn de
tiu ĉi manpaĝo kaj
tiu ĉi mesaĝtabelo en kodo UTF-8.
Traduku nur el miaj tekstoj anglaj kaj Esperantaj -- aliaj
lingvoj povas kaŝi de mi faktajn erarojn.
Ne traduku "ne povas fari" al "ne eblas fari". Dcraw ne estas
perfekta, do se ĝi ne povas fari ion, tio ne signifas, ke la
tasko estas nefarebla. Komputiloj devas neniam uzi la pronomon
"mi", do skribu "dcraw ne povas fari".
Se vi ne certas, traduku ĉion. Mi kontrolas tiujn ĉi tekstojn
antaŭ ol eldoni ilin, kaj estas ege pli facile por mi korekti
troan ol nesufiĉan tradukon.
Dcraw deĉifras krudajn fotojn, ne krudajn dosierojn.
Neniu cifereca fotilo generas krudajn dosierojn dum normala uzado;
ĉiam estas kapo kun utila pridatumo.
(Por nenormala uzado, vidu sube CHDK kaj DIAG RAW)
Estas dekoj da formatoj por krudaj fotoj: CRW, CR2, MRW, NEF,
RAF, ktp. "Formato RAW" ne ekzistas; ĝi estas iluzio kreita
pro la kapablo de dcraw legi ĉiujn krudajn formatojn.
Danke al dcraw, estas ege pli facile por programistoj apogi vastan
nombron da ciferecaj fotiloj en siaj aplikaĵoj. Ili povas voki
dcraw-on el grafika interfaco, kopii pecojn de dcraw.c en sian
kodon, aŭ nur uzi ĝin kiel la dokumentojn kiujn fotilo-fabrikistoj
rifuzas provizi.
Se vi konas DOS-komandojn sed ne scias la lingvon C, vi povas
instali la jenan
liberan C-tradukilon por Vindozo kaj tradukigi dcraw.c
sufiĉe facile.
Kial al dcraw "Mankas memoro" en Windows Vista?
Jen arbitra limo de Windows Vista, korektota en Service Pack 1.
Thomas Nicely (fama pro la cimo Pentium FDIV) havas
retpaĝon priskribanta la problemon.
Aktuale la sola "solvo" estas krei dcraw.exe per tradukilo
de Microsoft anstataŭ tradukilo de GNU.
Kiel mi povas legi EXIF-datumon (obturan rapidecon, aperturon, ktp.)?
ExifTool de Phil Harvey provizas unuecan EXIF-legilon
(kaj redaktilon!) en Perl-lingvo por ĉiuj fotiloj kaj dosieraj formatoj.
"dcraw -i -v" estas multe pli rapida, sed provizas malpli da informo.
Ĉu vi havas dokumentojn kiuj priskribas krudajn formatojn?
Jes, sed ili emas ellasi gravajn detalojn, ekzemple kiel
malkompaktigi la krudan bildon aŭ deĉifri privatan pridatumon.
Jen la oficialaj specifoj koncerne
TIFF,
TIFF/EP,
Adobe DNG,
CIFF (CRW), kaj
X3F.
Kie troveblas sortimento de krudaj fotoj por testi mian softvaron?
Tiu ĉi retpaĝo
estas bona loko por interŝanĝi specimenajn krudajn fotojn.
Por la kompleta testbildaro (ĉiu fotilo apogata de dcraw),
mi vendas triopon da DVD-oj por $700, kaj aktualigas ĝin
interrete por $300 jare.
Mi projektas ciferecan fotilon. Kiel konverti ĝiajn
fotojn al io, kion dcraw kaj Adobe Photoshop povos enŝargi?
Kial dcraw kreas bildojn pli grandaj ol fotilaj JPEG-oj?
Ia ajn algoritmo kiu kombinas ĉiun bilderon kun ties
najbaroj nepre havos problemojn proksime al randoj. C-kodo
kostas malmulte, do dcraw aplikas apartan algoritmon al randaj
bilderoj. Aparata logiko kostas multe, do fotiloj detranĉas
randajn bilderojn post traktado.
Mi faris foton sen lumo, do ĝi devas esti nigra. Kial ĝi
aspektas tute brueca?
Ju pli malhelas la foto, des pli dcraw streĉas ĝin por ke
unu procento da bilderoj aspektu blankaj. La parametro "-b"
agordas tiun ĉi konduton, dum "-4" (16-bita eligo) tute
evitas ĝin.
Mi heligas plus/minus du paŝojn, sed ĉiuj kvin fotoj
aspektas samaj en dcraw. Kial?
Vidu la antaŭan demandon.
Kial 16-bita eligo estas malhela / nelegebla?
Si vi volas belajn bildojn rekte el dcraw, uzu nur 8-bitan
eligon. 16-bita linia eligo estas la plej bona kruda materialo
por profesiaj bildo-redaktiloj kiel
Photoshop kaj
CinePaint,
sed ĝin rifuzas plejmulto da bildo-vidigiloj.
Kion faras la parametro "-f"?
Se vi vidas tekson aŭ ĉi tian
aŭ ĉi tian en viaj bildoj, unue
provu "dcraw -a". Se la tekso persistas, faru "dcraw -f" por
forigi ĝin.
Ĉu vi bonvolos aldoni elekton eligi TIFF / FITS / PNG / BMP / JPEG?
En v8.25 kaj poste, "dcraw -T" skribas TIFF-on kun pridatumo.
Por skribi aliajn formatojn:
Mi uzis la
ilaron Netpbm
en tiuj ĉi ekzemploj.
ImageMagick
ankaŭ konvertas formatojn per komanda linio. Ambaŭ estas liberaj.
Kial dcraw ne estas biblioteko?
Mi decidis, ke dcraw estu komand-linia programo verkita
en C, kaj ke pluaj abstrakto-tavoloj estu aldonitaj ĉirkaŭ
tiu ĉi koro, ne interne de ĝi.
Biblioteka kodo malbelas ĉar ĝi ne povas uzi mallokajn variablojn.
Estas pli malfacile modifi, konstrui, instali, kaj testi bibliotekojn
ol memstarajn programojn, do ili ne taŭgas dosiero-formatojn kiuj
ŝanĝiĝas ĉiun tagon.
Estas pli facila metodo igi dcraw-on moduleca kaj faden-sekura:
Rulu ĝin en aparta procezo. Eric Raymond
jene eksplikas tiun teknikon.
Kial estas falsaj koloroj laŭ randoj?
Pro interpolado. Estas malfacila problemo, facile difinebla:
Komencu per tri-kolora RVB bildo. Ĉe ĉiu bildero, nuligu
du kolorojn.
Rekonstruu la originalan tri-koloran bildon kiel eble plej
bone el la restantaj unu-koloraj bilderoj.
Dcraw aktuale donas elekton inter kvar metodoj:
Bilinia, Variabla Nombro de Gradientoj (VNG),
Ŝablona Bildera Grupigo (PPG),
kaj Adapta Homogena Direkto (AHD).
La sensilo "Foveon X3 Capture" bezonas alispecan interpoladon.
Malkiel CCD-sensilo, ĝi kaptas tri kolorojn ĉe ĉiu bildero.
Tamen la Foveon-a aparato ne bone apartigas kolorojn, do ĝia kruda
datumo aspektas ege griza. Necesas multege da rafinado por fortigi
koloron kaj mildigi bruon.
Probable jes. Se via fotilo ne estas
en tiu ĉi listo
provu dcraw-on ĉiakaze. Se ĝi ne funkcias, afiŝu krudan
foton al retpaĝo kaj sendu al mi la adreson. Se vi ne havas
retpaĝon, uzu
Dropload aŭ
YouSendIt.
Ideale, via specimeno montru norman blankkarton aŭ kolorkarton
en rekta sunlumo, kun aliaj koloroj fone.